La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Kiuj ? Kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Gazeto -
Renkontiĝo kun Eugenia Almand
el AMKP - PMP (WCPA-PWP)
Survoje al la 12a monda konferenco de la Justicestroj en Laknaŭo, Eugenia Almand anoncis sian deziron halti en Parizo por tie renkonti la responsantojn de Mondcivitana Registrolibro.

La prezidanto de Registrolibro plilarĝigis tiun inviton al ĉiuj Korespondantoj kaj Responsantoj de Mondcivitanaj Registrocentroj, same kiel al la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj.

Pozitive reagis aŭ sendis kuraĝigan mesaĝon : Liliane Metz-Krencker, Joël Labbé, Marie-Françoise Lamperti, Abdelli Amokrane, Claudine Besset-Lamoine, Francisco Plancarte, René Wadlow, Ursula Grattapaglia, Leo Rebello, Tahar Houhou, Claudine Fischer, Corneille Mapendo Masirika, Alain Noël Njiokem Nkwatchou.

La kunsido komenciĝis je 14a h kun la ĉeesto de :

Eugenia Almand, Daniel Durand, Odile Durand, Laurent Son, Joël Luguern, Aurora ( ?).. kaj de Stevens Chellum et Mala Katowah fine de la kunsido.

Eugenia Almand reprezentas aron da organizaĵoj kaj de spertoj, kiuj celas starigi la mondan demokration per la propono de monda konstitucio kaj de monda parlamento.

WCPA - AMKP

WCPA (World Constitution and Parliament Association) Asocio por Mondkonstitucio kaj Mondparlamento - AMKP - estas sekvo de la fondado en junio 1959 de la " Grupo de Denver " - Kolorado - Usono, animita de Philip Isely, kiu kunvenon post kunveno (Ĝenevo, Milano ...) ne ĉesis agadi por konstitucianta asembleo kaj eĉ sukcesos komenci kunsidigi Mondan Parlamenton en Interlaken (Svisio) en 1968.

La monda parlamento sin nomis " Provizora MondParlamento " PMP - (Provisional World Parliament). PWP. Temas pri parlamento kunelektita, ne balotelektita, do sen la rajteco, kiun povus doni al ĝi balotelektoj. La 12a sesio de tiu parlamento okazis en Kalkuto (Hindio) en decembro 2010.

AMKP, kun federaciista kulturo, ĉiam provis labori en kunligo kaj spertaj interŝanĝoj kun aliaj tutmondistaj organizaĵoj aŭ institucioj. Tial oni nombras inter la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj almenaŭ 6 membrojn aŭ eksajn membrojn de AMKP : : Philip Isely, Francisco Plancarte, Reinhart Ruge, Dauji Gupta, Leo Rebello, Charles Mercieca.. ..

Konstitucio estis verkita kaj detale prilaborita. Necesas nun adoptado kaj ratifado je monda nivelo. Verŝajne la ŝtatoj ne deziras sin devontigi sen la reciprokeco de aliaj ŝtatoj, krom kelkaj anekdotaj subtenoj.

Notinde, ke tiu federacieska klopodo povas sukcesi en iuj okazoj, interalie pri la fondado de la Internacia Pun-Tribunalo, iniciatita kaj subtenita de la Mondfederaciistoj kaj nun adoptita kaj ratifita de 119 ŝtatoj. Tamen, laŭ Eugenia Almand, necesus que la Roma statuto ricevu korektigojn por fari el tiu tribunalo institucion laŭ monda juro, kio ĝi ne estas nun.

La Mondcivitanoj

Inverse de tiu klopodado, la Mondcivitanoj fondas la instituciojn kaj la eventojn kiel respondojn al bezonoj kaj deziroj pli proksimaj al la homoj. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, Internacia Urĝa Agado, ASKOP, Mondcivitanaj Teritorioj, la seminarioj, la retoj, la Tago de la Mondcivitanoj aŭ Tago de Monda Unueco, ne forgesante la socialan kaj solidaran ekonomion, estas tiom da civitanaj iniciatoj, kiuj ne dependas de konstitucio, sed kiuj konkrete envojigas la homojn al komuna sorto. Tiu civitana klopodado ne kalkulas kun la ŝtatoj, almenaŭ dum la tuta tempo de fondado kaj de baza disvolviĝo.

Al ĉiuj ŝajnas evidente, ke ambaŭ klopodoj nepre sin kuniĝos en oportuna momento por plenumi la mondan konstitucion.

La nunaj malfacilaĵoj

AMKP kaj PMP faris rimarkindan laboron, sed ambaŭ organoj serĉas rekonon kaj rajtecon.

Civitanoj de la Mondo : Ekzistas civitanoj de la mondo en 114 landoj, kun disiĝo kaj proporcieco maelegalaj. Tio signifas ankaŭ, ke en 80 landoj ne ekzistas registritaj mondcivitanoj. Krome la grandaj nunaj movadoj, tiaj la Monda Sociala Forumo aŭ la Indignantoj restas hezitantaj koncerne la mondan demokration mem aŭ koncerne la aliĝon al tio, kion lasis la postmilitaj pioniroj.

Kongreso de la Popoloj : Joël Luguern informas pri la manko de komunikado inter la elektitaj Delegitoj.

La projektoj.

Eugenia Almand prezentas organigramojn kaj afiŝojn el diversaj tipoj :

  • unue la teorian skemon de la tuto el la institucioj planitaj de la monda konstitucio
  • due projekton de kunlaborado inter granda nombro da nunaj tutmondistaj organizaĵoj, inkluzive de tiuj devenantaj de la monda civitaneco.
  • fine projektojn de mondaj leĝoj, kiuj baziĝas sur etikaj principoj respondantaj al deziroj de la loĝantaroj, ekzemple por malpermesi la produktadon, la stokadon, la komercigon, la minacon aŭ la utiligon de militaj armiloj. La nerespekto de tiuj leĝoj estus sankciataj per punoj aŭ juĝoj.

Ĉe Kongreso de la Popoloj kaj ASKOP :

  • Projekto de renkonto pri la ĉefa temo de ekonomia alternativo fronte al G20 kaj aliaj instrumentoj de financa diktaturo ;
  • La daŭrigo de la projektoj lanĉitaj aŭ relanĉitaj dum la renkontoj en Lieĝo, Braziljo kaj Zagora.

La eblaj kunlaboradoj

  • La projektoj pri etikaj leĝoj estos prezentitaj de PMP al Kongreso de la Popoloj por ke ĉi lasta adoptu ilin. Tiu direktiĝo metus PMP en konsultaj rilatoj ĉe la Kongreso de la Popoloj*, kunlabore, asocie kaj kompletige de ASKOP**.
  • La informoj de PMP kaj de AMKP povos esti eldonitaj de AMIP. AMIP povus havi interne de tiuj organizaĵoj gazetkorespondanton, kiu reciproke certigus diskonigon de la aliaj informoj sine de tiuj organizaĵoj ;
  • AMKP kaj PMP povos subteni la diskonikon de la Mondcivitana Tago - Tago de Monda Unueco (dum ĉiujara marta ekvikokso)
  • Komuna budo povus esti organizita en Rio en junio.

Fino de la kunsido ĉirkaŭ 17 h 45

* Precedenco ekzistas koncerne la balotelekta dispartigo de la planedo preparita de AMKP kaj adoptita de la Kongreso de la Popoloj dum la sesio de oktobro 1984. Vidu : http://www.recim.org/amip/058-eo.htm

** Informfolio estis donita al Eugenia Almand pri la Kongreso de la Popoloj tia kia ĝi rezultas el la refondinta sesio de oktobro 2003. http://www.recim.org/kdp/2003-eo.htm#ekiro

 

Pri la retejo