la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Agado - Informado

Legigu la "Pakton". Verkita en 1949, ĝi restas fundamenta por ĉiuj Civitanoj de la Mondo.

PAKTO DE LA MONDCIVITANOJ

  Kiel estontaj Mondcivitanoj,

Fronte al la preparoj de detruado, kiuj organiziĝas je nia vido, kaj antaŭ la konfesita senpoveco de la ŝtatoj, de la blokoj, de U.N. por defendi la minacatan vivon,

Ni deklaras, ke endanĝeriĝas ĉiu homo, ĉiu vilaĝo, ĉiu urbo kaj la homa speco.

Ni deklaras la tutan homaron en situacio de necesa sindefendo kontraŭ la suverenaj ŝtatoj, la ideologioj kaj la propagandoj, kiuj asertus pravigi uzon de la milito,

Ni deklaras malfermita la krizon de la monda reĝimo.

Antaŭ ol estos tro malfrue :

Ni volas, ke naskiĝu komuna leĝo kaj nova Monda Federacia Povo taskita por ĝin aplikigi,

Ni postulas, ke la monda popolo, unika suvereno en tiu krizo, estu demokrate konsultita kaj mem organizu la balotelektojn al KONSTITUA ASEMBLEO DE LA POPOLOJ samtempe kiel la unuajn SERVOJN KUN MONDA UTILECO celantajn certigi ĝian nutradon, ĝian sekurecon kaj ĝian informadon.

Ni donas al la unuaj elektitaj reprezentantoj elektitaj al la Asembleo de la Popoloj la necesegan taskon organizi pacperadon inter ambaŭ mondaj blokoj al PAŬZO, kiu ebligos al la popoloj sin remastri kaj maksimumigi la teknikan rendimenton de la maŝinoj utilaj por la bezonoj de la paco.

Konvinkite, ke la momento venis por ke ĉiu homo aliĝu al aktiva servo de la homaro ;

Konvinkite, ke la ŝtatoj aŭdos nian voĉon nur se ni estos plurdekmilionope kunigitaj ;

Konvinkite, ke la tuthomaro stariĝos nur se naskiĝos nova interhoma konfido ;

Ni alvokas la homojn al novaj heroaĵoj per rifuzaj, kuraĝaj kaj esperigaj agoj, de kiuj pendas estonteco.

Ni alvokas la popolamason libere sin mobilizi por la paco, por ke ili ne estu mobilizotaj de la ŝtatoj por ilia milito..

Ni alvokas la plej elstarajn reprezentantojn de la scienco kaj de la publika kulturo plenumi siajn respondecojn por ke la homoj ne estu izolitaj pro timo.

Al la ŝtataj paktoj ni kontraŭstarigas tiun pakton de la homoj.

Ni volas nin nombri tra la landlimojn ricevante la karton komunan al ĉiuj mondcivitanoj.

Ni restos atentaj kaj viglaj ĝis la kunigita Monda Popolo donos konstitucion al la Mondo.

La registriĝo kiel Mondcivitano estas la fundamenta ago, per kiu individuo agnoskas, ke la momento venis por tutplanede organizi la mondon, kaj sin devontigas labori por alvenigi tiun novan mondon.

Mondcivitano estas do homo, kiu sentas sin solidara kun ĉiuj siaj samsortuloj, ĉar la mondan sekurecon ne povas certigi konkurencaj kaj suverenaj naciŝtatoj, kaj ĉar la nura rimedo por savi la homaron estas anstataŭigi la nunan internacian malordon per tutmonda ordo.

Tiucele, li postulas :

  • mondajn leĝojn, kiuj donos al la individuoj kaj popoloj minimumajn garantiojn interalie por ilia vivteno, ilia sekureco kaj ilia libereco ;
  • mondajn instituciojn kun povo ellabori tiujn leĝojn, ilin aplikigi kaj rspektigi ;
  • Konstituan Asembleon de la popoloj demokrate elektitan de la loĝantaroj de la mondo kaj taskitan per koncepto kaj starigado de la unuaj mondaj institucioj.
Enregistriĝo

Pri la ttt-ejo