la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Partopreno - Informado
Legitimkarto - Signifo - Atentigo - Patrumado
SIGNIFO DE LA KARTO

La legitimkarto de Mondcivitano publike agnoskas tutmondan civitanan devon de reciproka protektado, kies evidenta neceso rapide montriĝis de post la fino de la dua Mondmilito.

La akiro de la legitimkarto de Mondcivitano estas unue morala rifuzado, same kiel ago de saĝeco, fronte al internacia sistemo, kiu fariĝis absurda, ĉar teknike kaduka. La suverenaj ŝtatoj montriĝis de post 1945 nekapablaj alfronti la problemojn, bezonojn kaj danĝerojn, kiuj fariĝas komunaj al la tuto de la homoj. Ili starigas la homgrupojn iujn kontraŭ la aliajn, premas ilin per impostoj por konservi la perarmilan pacon, servutigas la nacietojn al la naciegoj kaj detruas, nome de la ekonomiaj kaj moralaj mobilizadoj, la civilizajn liberojn kaj valorojn, pene akiritajn per plurjarcenta luktado. Ili kondukas la tutan homaron al la neantaŭvideblaj detruoj de la atoma kaj bakteria milito, kiujn sekvos la teknokrata subpremado fare de la venkinta stabo.

Sen iluzioj, sen neutila entuziasmo, la akiranto de tiu karto simple asertas, ke metita estas la problemo de tutmonda demokrata organizado, ke necesas ĝin studi kaj malkovri novajn vojojn kaj teknikojn po ĝin solvi.

Li scias, ke, eĉ se la laboro de la mondcivitanoj ne decidige influas la tujajn eventojn, tamen necesas multigi, en ĉiuj landoj, la centrojn de esplorado, edukado kaj intervenado, kiuj eksperimentas novajn metodojn por certigi minimuman protektadon al ĉiu homo kaj al la homaro, per minimumaj tutmondaj leĝoj.

Tiu karto esence signifas, ke ties havanto agnoskas :

  • 1.) ke la mondo fariĝis unu per siaj teknikaj kaj ekonomiaj solidaroj, kaj ke venis la tempo ĝin organizi ;
  • 2.) ke la vorto "Homaro" ĉesis esti abstakto kaj espero, kaj signifas de post la fino de la dua mondmilito amason da homoj egale minacataj de la samaj danĝeroj, angorantaj pro la samaj timoj kaj animataj de la samaj esencaj bezonoj, fronte al serio de novaj problemoj ;
  • 3.) ke nek la ŝtatoj nek la organizitaj klasoj povas sur siaj nunaj bazoj ekpreni la ŝarĝojn kaj certigi la defendon de la komunaj bezonoj de la homaro, ĉar ilia bazo mem puŝas ilin al la perforto, t.. al la atoma milito ;
  • 4.) ke nur TUTMONDA LEĜO, certigante al la individuoj kaj al la popoloj minimumajn tutmondajn liberojn kaj sekurojn, egale agnoskita kaj respektata de ĉiuj ŝtatoj, povas ĉesigi la reciprokajn timojn kaj la vetarmadon ;
  • 5.) ke tutmondaj institucioj, kun strikte limigita kompetenteco celanta starigi ilojn por la tutmonda sekureco, nepre necesas por krei la fidon necesan por starigi Mondan Federacion ;
  • 6.) ke tiuj institucioj devas esti demokrate fonditaj kaj kontrolataj proporcie al la nombro de la uzantoj, kaj proporcie al la loĝantaro de la diversaj landoj ;
  • 7.) ke tiu demografia reprezentado, kiu estas la nura demokrata vojo por oganizi la tutmondan komunumon kaj certigi la sendependecon de la nacietoj, devas unue esti certigita per elektoj al la konstitucianta Asembleo de la Popoloj, elektota laŭ la sistemo de po unu delegito por ĉiu miliono da loĝantoj, kaj komisiota doni konstitucion al la mondo, t.e. starigi la unuajn tutmondajn instituciojn.

La havanto de tiu karto restas libera mem serĉi la kampon kaj la metodojn de la agado en la plej diversaj sferoj, por trovi la sintenon kaj la agojn, kiuj vivigu la novan respondecon en li vekitan.

Ĝin ricevante, li ne fariĝas membro de organizaĵo aŭ de movado. Li simple fariĝas elektonto al la konstitucianta Asembleo de la Popoloj (kaj, tion atendante, al la Kongreso de la Popoloj aŭ al alia provizora Asembleo).

Atentigo

Enregistriĝo

Pri la retejo