le kiosque des Citoyens du Monde Esperanto - English - Français - Español

Kongreso de la Popolojindex

 

JURA REGISTROSERVO

Statutoj kaj konstituciaj tekstoj
Kontraktoj kaj aliaj plurpartiaj aktoj
Ĉartoj, deklaracioj kaj unuflankaj sindevontigoj
Petskriboj faritaj al la Kongreso de la Popoloj

Dum sia plena kunsido de la 4a de marto 2006, la Kongreso de la Popoloj decidis pri la kreado de " Jura Registroservo ". Tiu servo celas la komunumojn kaj organizaĵojn, kiuj deziras evolui ekster la ŝtataj kadroj, tamen sin bazante sur la demokratia rajteco, kiu venas de mondaj transnaciaj balotelektoj al asembleo kun supernacia destino. La kreado de tiu jura registroservo estas la bazo de iĝanta monda civila juro. La nuna komenca periodo estas malfermita al la organizaĵoj de la civila socio : transnaciaj statutoj, reglamentoj, konsisto de la regantaj organoj, konvencioj, kontraktoj por servoj kaj aliaj licaj aktoj de la civila vivo. Ne estas akceptataj la tekstoj kaj aktoj, kiuj necesigas la uzon de aparta ŝtata leĝaro (biena proprieto, marka proprieto, ktp.), kaj la aktoj de la individua privata vivo. Ĉiu registriĝo en la Jura Registroservo implicas la konsenton pri morala aŭtoritato de Kongreso de la Popoloj kaj pri arbitracioj, kiuj montriĝus necesaj, fare de la Kongreso de la Popoloj mem aŭ de alia ento, kiun ĝi estus tiucele kreinta.

La registriĝoj estas fareblaj en Esperanto, franca, angla aŭ hispana