En septembro 1981 ĉe UNESKO, Francio
invitas la Malpli Evoluintaj Landoj (MEL).
De tridek jaroj, malgraŭ dumil fakulaj kunsidoj,
restas tri dekoj da MEL kaj ĉiujare " kvindek
milionoj " (*) mortas pro malsato. Tio estas fiasko.
Sed, ĉu tiun malvenkon ne kaŭzas la fakto,
ke neniam oni kuraĝis redebati la sanktegan
principon de absoluta nacia suvereneco, kiu fundamentas
la nunan organizon de la mondo ?
Pruve :
- La monda superarmado forprenas la eblecon investi ĉion
nepre necesan por elradikigi la malsaton. Por malarmi
necesas surloke kontroli la malarmadon. Kiel tion fari
sen limigo de la nacia suvereneco ?
- La monda troloĝateco malebligas, en la nunaj
cirkonstancoj, ĉiun ajn lukton kontraŭ la
malsato. Kiel ekkonsciigi al la popoloj la fakton, ke
la demografia ekvilibro pli gravas ol la naciisma
konkurado ?
- La plurnaciaj societoj, neglektante la landlimojn,
ĉie defendas siajn proprajn interesojn, sed ne tiujn de la
gastiganta lando. Kiel plene kontroli ilian
administradon kaj al ili trudi tutmondajn regulojn, se
ne ĉiuj landoj rezignas parton de sia nacia
suvereneco ?
- La tropikaj kaj ekvatoraj arbaroj estas minacataj.
Pluraj maroj fariĝas plene poluitaj. Kiel ĉesigi
la biosferan detruon, ne agnoskante mondajn leĝojn
specifajn pri protektado ?
- La krudmaterialaj kurzoj malkonstantiĝas.
Kiel ilin konstantigi sen kreado de mondaj oficejoj
kaj reguligantaj stokoj ? La monunuoj eskapas el ĉiuj
kontroloj. Kiel havi kurzostabiliĝon, ne atakante
la aĝiotadon, sed praktikante mondan
monkooperadon bazitan sur sistemo komuna al la tuta
homaro ?
- La reciproka helpo inter la riĉaj kaj
evoluantaj landoj maskas ian novkoloniismon. Kiel krei
realan mondan solidarecon sen ebligi tra la naciaj
limoj la esprimadon de ĉiuj solidarecoj, kaj sen
krei sub la influo de la humanaj asocioj solidarecan
mondan imposton juste redistribuotan ?
- La postuloj de la riĉaj landoj kaj tiuj de la
riĉuloj el la evoluantaj landoj rezultigas
kultivadon de luksaj nutraĵoj, kiuj malutilas al
la prinutra memsufiĉo de la popoloj en tiuj
evoluantaj landoj. Kiel malhelpi tiun malŝparadon
sen trudi leĝojn al la naciŝtatoj ?
De tridek jaroj la tutmondistoj postulas debaton pri
la absoluta nacia suvereneco. Manke de tio neeblas
formeti la malsaton el la mondo.
Tial la tutmondistoj forte rekomendas al la Pariza
Konferenco de UNESKO kreadon de speciala komisiono
taskita studi la kadukan kaj pereigan influon de absoluta
nacia suvereneco, obstaklo al efika solvo de la problemoj
de la malpli evoluintaj landoj.
Bedaŭrinde ! la tagordon de tiu konferenco
estigas registaroj, kies ĉefa rolo estas plifortigi
sian propran suverenecon.
Ĉu eltroviĝos registaro, kiu kapablos rompi
tiun inferan cirklon ?
(*) tiama populara
diro, tre supera al la realeco. Laŭ Unuiĝinta
Naciaro en 1980 17 milionoj da homoj mortis pro
malsato dum la suma mortokvanto proksimumis 60
milionojn.