Lastjulie
diskrete forpasis Prof. Paul BOULET. Li estis
franca deputito kaj universitata Profesoro pri
medicino. Kiel urbestro de Montpellier, Francio, antaŭ
tridek jaroj li sukcesis la tutmondigon de sia
urbo.
Ĝis sia marto li agadis
sindoneme por la tutmondismaj ideoj : neniam li
preterlasis okazon defendi tutmondisman solvon je
problemoj ligitaj al la homa destino. Homaĝe al
li tion forgesis fari la politika gento), ne
publigikas hodiaŭ tekston de li el la "
Somme Mondialiste ".
De la logikeco
pri la sistemo de suverenecaj nacioj ĝis la nepreco
de tutmondismo
Ni konsideru la nunan politikan strukturon. Ĝin
konsistigas multaj " unuoj ", nomitaj ŝtatoj aŭ
nacioj, kiuj firme asertas kaj defende respektigas sian
suverenecan integrecon.
Tiu nocio, nacia suvereneco, karakterizas tiujn
unuojn. Tio signifas, ke ĉiu firme intencas ĉiam
estri absolute sian internan politikon (t.e. :
sindefendaj rimedoj kontraŭ la aliaj unuoj, armado,
diplomation, aliancoj).
La historia sperto montras, ke tiu suvereneco regule
kondukis al armadkonkuro oficiale asertita kiel ŝirmo
kontraŭ militoj, eĉ se tiuj ĉi ripetiĝis
ĉiam pli vastaj kaj murdaj.
Ĉio ĉi kuŝas en la logiko de la
sistemo. Fakte en tiu sistemo estas logike, ke ĉiu
nacio aŭ bloko timas esti malpli armita ol la aliaj.
Ankaŭ logike, ke ĉiu nacio volas, ke ĝia
superemo estu respektata de la aliaj suverenecaj ŝtatoj.
Provoj organizi la Pacon, kiel la Ligo de la
Nacioj aŭ Unuiĝinta Naciaro, ne
kapablis atingi sian celon, ĉar temis pri asocioj de
nacioj daŭre suverenecas, kiuj ne povis eskapi el la
logito de la sistemo ; ankaŭ ne eskapos eŭropo
de Nacioj, daŭre suverenecas, aŭ iu
suvereneneca eŭropa Nacio.
Antaŭdirantoj ja komprenis, ke ne sufiĉas
kondamni naciismon kaj imperiismon, ekstremajn
konsekvencojn de la sistemo, sed ke la sistemo mem
kulpas. Ili diris la neceson organizi la mondon laŭ
novaj bazoj. La ĉefa afero temis pri estigo, laŭ
difinotaj modalecoj de tutmondisma sistemo, ene de kiu la
suvereneco de la " unuoj " (kiel ajn ili nomiĝas)
estus limigita, bridita de supernacia aŭtoritato kaj
leĝaro, devigataj por la tuta monda komunumo, en la
aferoj ligitaj al la savo de la libero, de la sano, eĉ
de la vivo de homgrupoj, eĉ pli gravigite, de la
tuta homaro. "
Paul Boulet