mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 38 - Febriaro 1983

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, dum kunsido de ties Administra Konsilantaro en Parizo la 29an kaj 30an de januaro 1983,

Konsiderante,
ke la nunaj mondaj strukturoj evidentigas internacian sovaĝan konkuradon ĉiam malfavoran al la plej senhavaj uloj ;

Konstatinte,

  • Ke la eksterordinara disvolviĝo de la plej riĉaj landoj fortiĝas per malmulte kosta ekspluatado de la minejaj, agrikulturaj kaj homaj riĉofontoj de malpli favorigitaj landoj,
  • Ke la difektiĝo de la interŝanĝaj kondiĉoj ofte kondukis la gvidantojn de la malriĉaj landoj progresigi la eksporteblajn agroproduktojn malfavore al la vivtenaj kultivoj,
  • Ke la malsato estas, rekte aŭ ne, la unua monda mortokaŭzo.

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato denove asertas :

  1. Ke individuo aŭ socia grupo ne rajtas disvolviĝi damaĝante alian,
  2. Ke la nutrado estas rajto, ke ĉies laboro estu prioritate destinata al la kontentigo de la propraj kaj regionaj fundamentaj vivtenaj bezonoj
  3. Ke ĉiu evoluiga programo provizu pliajn rimedojn por certigi ĉies dignon
  4. Ke la nutraĵoj okaze de interŝanĝado ne estas varo kiel la aliaj.

Sekve Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

  • Atentigas la konsumantaron, la agrikultistaron kaj la publikajn instancojn pri la kelkfoje katastrofaj efikoj de evoluigaj modeloj celantaj nur profiton kaj prestiĝon
  • Petas, atendante la eblecon krei Mondan Institucion de Solidareco, ke oni negocu la prezojn de la agroproduktoj tiel, ke ili altigu la vivnivelon de la plej malriĉaj produktantoj
  • Petas ĉiun popolon prioritate direkti la agrikulturon kaj industrion ne al ekonoma profito, sed al malpliigo de la regiona prinutra dependeco, internacie komercigante nur la troajn agroproduktojn.

Tia disvolviĝa prolitiko povas kontribui, ke iam homo ne plu estu minacata de misnutrado.

Esperanto

Français

English

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo