Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - La membroj - La projektoj - La gazeto
Federacio de
Mondcivitana Registrolibro

fako

Civitaneco - demokratio - paco - homaj rajtoj

Identeco

Federacia Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro
statuto verkata

Celoj

  • Konsistigi tutmondan voĉdonantaron per memvola registriĝo de homoj, kiuj rekonas sin civitanoj de la mondo ;
  • kiel eble plej rapide estigi mondan civitanecon kaj mondajn demokratajn instituciojn.

Aktivecoj

Responsuloj

Elektitaj en 2012 por kvarjara mandato : Daniel Durand, Marie-Françoise Lamperti, Peter Davidse, Thierry Botétémé, Ursula Grattapaglia, Roger Winterhalter, Alain Noël Njiokem Nkwatchou, Chris Hamer

Elektitaj en 2014 por kvarjara mandato : : (kuranta)

Adreso

sen societa sidejo
administraj adresoj :
- Citoyens du Monde - Paris 13 (66 boulevard Vincent Auriol, 75013 Paris)
- Daniel Durand, Les Nids, 49190 Saint Aubin de Luigné

TEL

0033 (0)145 8603 58

retadreso

Aprobitaj centroj

Paris - Mulhouse - Montauban (Francio - Lokossa (Benino) - Katana - Goma - Kinshasa (Kongio) - Lomé (Togolando) - Mississauga (Kanado) - Kobé (Japanio) - Bamako (Malio) - Ouagadougou (Burkinio) - Bruxelles (Belgio) - Nkongsamba (Kamerunio) - Antananarivo (malagasio) - Dakar (Senegalio)
+ 49 korespondantoj

fondita en 1949 - 113 membroj de la asocio. 11.500 mondcivitanoj enskribitaj el 114 landoj.

Bultenoj

RECIM-info (en kvar lingvoj)
RECIM-mondo (en kvar lingvoj)
Les Nids
49190 SAINT AUBIN DE LUIGNE, Francio

ĝisdatigita : 21/05/2014

Kunvenoj de la Federacia Konsilantaro

 

Ĉefaj funkcioj de la Federacia Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro :

La Federacia Konsilantaro regas la strategiajn aferojn de Mondcivitana Registrolibro, nome :

  • Enregistrado de ĉiuj, kiuj sin deklaras " civitanoj de la mondo " laŭ la historia celo, la 1an de januaro 1949
  • Enregistrado de la geografiaj komunumoj kaj similaĵoj sin deklarantaj " Mondcivitanaj Teritorioj "
  • Partopreno en la " Konsilantaro de la Mondcivitanaj Teritorioj " (vd. la protokolon de kunveno de tiun Konsilantaro la 28an de marto 2009 en Creteil)
  • Konsistigo de la balotelektaj listoj por la Kongreso de la Popoloj laŭ la misio konfidita al ĝi de la Brusela Kongreso la 5an de majo 1963
  • Konsistigo de balotelektaj listoj por aliaj okazoj : monda konstitucianta asembleo, referendumoj aŭ aliaj
  • Informado destinita al ĉiuj Civitanoj de la Mondo per paperaj bultenoj aŭ per elektronikaj rimedoj
  • Klerigo pri tutmondismo (Tumondismaj Studoj)
  • Partopreno en la Balotelektaj Kontrolkomisionoj (Kongreso de la Popoloj)
  • Rilatoj kun ĉiuj organizoj aŭ kolektivoj por la monda demokratio
  • Aprobo aŭ malaprobo de homoj kiel " Registrolibraj Korespondantoj " kaj de asocioj kiel " aprobitaj Registrocentroj ", faro de ĉiuj konsentoj pri la plenumaj kondiĉoj
  • Akceptado de la Korespondantoj kaj de Registrocentroj po tri homoj kiel membroj de Mondcivitana Registrolibro
  • Ekzameno de apartaj situacioj : okaze de daŭra neaktiveco, de reakordigo, aŭ de ĉiuj regulaj decidoj
  • Konsistigo de balotelektaj listoj internaj al Mondcivitana Registrolibro
  • Financa regado de la federaciaj havaĵoj de Mondcivitana Registrolibro
  • Ĉiuj kolegiaj regadoj okaze de neceseco, prefereble per elektronikaj rimedoj
  • Aranĝo de federaciaj, regionaj aŭ temaj kunvenoj
  • Aranĝo de civitanaj debatoj
  • Redaktado kaj arkivado de la kunvenaj kaj agadaj protokoloj aŭ raportoj
  • Partopreno en la regado de " Humanista Klubo " okaze de relanĉo de la eldonado
  • Prilaborado de la rimedoj por daŭra evoluo de la servo de enregistrado kaj de monda civila stato
  • Studado kaj aplikigo de la rekomendoj faritaj de la partneraj institucioj (Kongreso de la Popoloj, Institut de Tutmondismaj Studoj, aŭ aliaj)
  • Elekto de Federacia Estraro

La diskutado povas okazi per retpoŝto. Tiuj atribuaĵoj estos integritaj en la estonta federacia statuto de Mondcivitana Registrolibro.

Krome la sesio de Kongreso de la Popoloj okazinta en Braziljo en 2009 ŝanĝis la pozicion de Registrolibro en la tutmondisma organigramo. Fakte la Kongreso de la Popoloj komisiis al Mondcivitana Registrolibro la responson pri la " homa identeco ", kaj fariĝas, por tio, la plenuma organo de la farita decido. Tiu fakto plene pravigas, ke la federacia strukturo de Mondcivitana Registrolibro estu metita sub la kompetenteco de la Kongreso de la Popoloj, kaj la federacia statuto nun verkata estos deponitaj ĉe la Jura Registro-Servo de la Kongreso de la Popoloj.

Pri la retejo