Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - La membroj - La projektoj - La gazeto
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

M.S.M.

fako

Solidareco - evoluigo - lukto kontraŭ la malsato

Identeco

Organizaĵo el monda juro sub la juĝorajto de la Kongreso de la Popoloj. (SJE : S-02)

Celoj

  • Lukti kontraŭ la malsato.
  • Celi prinutran memsufiĉon por iu vivtena minimumo de ĉiu homo ;
  • Iniciati veran "mondan imposton kontraŭ la malsato ";
  • interveni por antaŭgardo, pligrandigo kaj racia utiligo de la nutraĵaj riĉofontoj de la homaro.
  • favori la studojn kaj la aplikon de la esploroj utilaj por la nutrado de la loĝantaroj.
  • favori la ekziston kaj la kreadon de la mekanismoj kolektivaj aŭ kooperativaj pri nutrado ;
  • organizi la informadon pri la necesaj realigoj kaj pri la rezultatoj de la efektivigitaj projektoj.
  • Iniciati agadon ĉe la ŝtatoj kaj internaciaj organizoj, por ke ili konsentu la transdonojn de suvereneco necesajn al la kreado de vera Tutmonda Institucio pri Solidareco.

Programoj

Altivecoj

Responsuloj

Claudine Tournier, Edwige Geniteau, John De La Cruz, Danièle Charier, Daniel Durand

Adreso

sen sidejo
Administrantoj, partneroj kaj korespondantoj : vidu la retejon

TEL

0033 (0)241 78 47 75

retadreso

info()globidar.org

retejo

www.globidar.org

fondita en 1982. 1300 membroj en 34 landoj

Bulteno

Monda Solidareco trimonata (Eldonoj en Esperanto, franca kaj hispana)
Les Nids
49190 SAINT AUBIN DE LUIGNE, Francio

ĝisdatigita : 14/08/2011

" La tero nutrus ĉiujn homojn, se ĉiu solidare agadus "

Eldonartikolo de Monda Solidareco n° 111

La tago de Homo

Albert Camus kiel vivfonto

Filozofo, ĵurnalisto kaj verkisto, Albert Camus estas konata en la literaturaj medioj pro verkaro subite interrompita kiam li mortis en trafikakcidento, en 1960. Li ĵus 46jariĝis kaj lia verkaro jam estis grandega, rekompencita per la Literatura Nobel-Premio en 1957.

Albert Camus 100-jariĝus la 7an de novembro 2013, kaj laŭlonge de tiu jubilea jaro la gazetaro raportis pri diversaj ekspozicioj kaj manifestacioj foje vantante la universalecan homon, kiu li estis, la "civitanon de la mondo". Albert Camus partoprenis en ĉiuj grandaj luktoj de sia epoko : li defendis la pensliberon, kontraŭis la mortpunon, la torturon, li konsideris sian landon el vidpunkto de civilizacio de integriĝo : iu Francio akceptema al ĉiuj siaj diversecoj, sed Francio integrita en paciĝinta Eŭropo, kaj en unuiĝanta Mondo.

La 14-an de januaro 2014 en la Senatejo de la Franca Respubliko, nia amiko kaj Senetano Joël Labbé invitis nin omaĝi Albert Camus kiel pioniron de la monda demokratio. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estis partnero de tiu evento aranĝita de la Mondcivitana Asembleo : modesta ekzpozicio kaj sinsekvo de rimarkindaj prelegantoj reliefigis la tutmondistan memdevontigon de Albert Camus, kiam sine de la Homa Fronto de la Mondcivitanoj li subtenis la agadon de Gary Davis kaj skribis en tio, kio historie restas la " Deklaracio de Orano " sian malaprobon de la militaj kaj dividaj potencoj, kaj en kiu li anoncis nepra la kapablon de la popolaj amasoj kunvenigi Asembleon reprezentan de la Popoloj por starigi mondon kun paco kaj civilizacio " car nenio malplia povas utili al ni ". Kaj en tiu spirito Guy Aurenche, honora advokato kaj mondcivitano, konkludis sian propran paroladon per tiu konvinko : " Vi estas, ni estas la konstruantoj, la vekantoj de la tago de Homo ".

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato fontas el tiu folozofio : ni ne atendu, ke iuj aliaj anstataŭ ni konstruos la mondon en kiu ni deziras vivi : se ni volas mondon kun solidareco, ni mem konstruu tiun solidarecon trans ĉiaj limoj kaj diversecoj, kaj ke nia agado fundamentita sur malferma kaj nepre respektema homeco estu lumo por ĉiuj.

Daniel Durand

Partopreni en ASKOP

Pri la retejo