La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - Eldonado
Administra Konsilantaro
en Lomeo la 2an de septembro 2010

Tiu dokumento en la printebla formato pdf

Protokolo de la kunveno de la Administra Konsilantaro de mondcivitana Registrolibro okazinta en la Komunuma Centro de Bè (Lomeo, Togolando) okaze de la Seminario de Tutmondismaj Studoj

Ĉeestas

  • Daniel Durand
  • Patrice Lovesse, Ĝenerala Sekretario
  • Sovon Kodzo Akakpo
  • François Têté
  • Kouablan Kouassi Antoine

Senkulpiĝis :
Geneviève Charpentier, Vicprezidantino
Karl Kpodo, Adjunkta Ĝenerala Sekretario, (ĉeestanta en la seminario, sed sin senkulpiĝinta por tiu kunveno).

Observantoj :
Djissenoukomi D.Laurent (reprezentanta la vilaĝon de AHEPE KPOWLA, Vilaĝa Evoluiga Komitato)
Djolegbenou Koffi (reprezentanta la vilaĝon de AHEPE KPOWLA, Vilaĝa Evoluiga Komitato)
Tchamdja Yao
Agbogah Honoré Comlan
Guinli Kangni John Koku

Kunsida prezidanto : Daniel Durand

Kunsida sekretario : François Têté

La kunsido malfermiĝas je 14 H 45

I. EVOLUO DE MONDCIVITANA REGISTROLIBRO

1.1. Strukturoj

La prezidanto klarigas :

  • ke pro historio Mondcivitana Registrolibro troviĝas sub la Franca leĝaro, kaj tial Mondcivitana Registrolibro estas ofte klasita kiel franca organizaĵo, dum ĝi estas transnacia kaj tutmonda ;
  • ke estis devena ligo de Mondcivitana Registrolibro al la Kongreso de la Popoloj, ĉar dum la Brusela Kongreso en majo 1963 Mondcivitana Registrolibro ricevis la taskon naskigi la Kongreson de la Popoloj kunlabore kun la Komitato por la Kongreso de la popoloj. Nu estas nelogike, ke teknika instrumento (Registrolibro) superas la politikan organon.
  • Ke tiu devena ligo estis renversita dum la Brazilja sesio de la Kongreso de la Popoloj en majo 2009 kiam la Kongreso de la Popoloj konfidis al Mondcivitana Registrolibro la aferon pri homa identeco ; tiamaniere Mondcivitana Registrolibro fariĝis strategia organo por plenumi decidojn de la Kongreso de la Popoloj. Tio implicas la rekonon de Mondcivitana Registrolibro kiel institucio de Kongreso de la Popoloj.
  • ke tiu fakta rekono malfermas novan juran vojon por Mondcivitana Registrolibro, kiu tial povas elmeti sin el la Franca leĝaro por submeti sin sub la kompetentecon de la Kongreso de la popoloj.

Post rondaj interŝanĝoj, estas decidite starigi laborgrupon por la pretigo de federacia statuto de Mondcivitana Registrolibro al kiu estos filiigitaj la diversaj nunaj strukturoj. La Internacia Centro de Mondcivitana Registrolibro fariĝos unu el la filiigitaj strukturoj.

La laborgrupo prenas sur sin la nunan diskuton por scii ĉu la Korespondantoj de Registrolibro havos, interne de la federacio, la saman statuson ol la Registrocentroj. La laborgrupo estas taskita fari proponojn pri tio.

1.2. Estraro

Por fari sekvon al la kunvenoj okazintaj en Parizo la 9an kaj 10an de aprilo 2010, la Administra Konsilantaro decidas renovigi la mandaton de la eksiĝanta Estraro kaj konfidi al ĝi la taskon konsistigi la ĉisupran laborgrupon.

2. FONDADO KAJ EVOLUO DE LA REGISTROCENTROJ

Bohicon (Benino). La Benina Mondcivitana Registrocentro (CEBECIM) bone fartas. Ĝi okazigas informkunvenojn kaj parolis pri monda civitaneco dum pluraj radioelsendoj.

Lomeo (Togolando) La Togolanda Registrocentro (RECIM-Togo) estas la organizanto de la nuna Seminario de Tutmondismaj Studoj. La sukceso renkontita de tiu Seminario kaj de la propono de tutmondiĝo de la vilaĝo Ahepe kaj de la komunumo Bè rezultas el la tre multaj klopodoj faritaj laŭloonge de multaj monatoj. RECIM-Togo nun planas la starigadon de filioj en pluraj grandaj Togolandaj urboj.

Nkongsamba (Kamerunio) : Alain Noël Njiokem Kwxatchou informis pri sia ĉeesto en la Seminario de Tutmondismaj Studoj kaj en tiu kunveno de la Administra Konsilantaro. Apartaj cirkonstancoj malhelpis lin ekveturi. Li estas Korespondanto de la Mondcivitana Registrolibro de la fino de la jaro 2009 kaj realigis pli ol 350 enregistriĝoj el kiuj 200 estis alvokitaj voĉdoni por la Kongreso de la Popoloj sine de la elektantaro " B ".

Alain Noël Njiokem Kwatchou nun aktive laboras por fondi Registrocentron. Statuto estas adoptita kaj rajtigita de la prefektejo en Nkongsamba ; pluraj kunvenoj okazis kaj la asocio atendas la rajtigon de Mondcivitana Registgrolibro. Sed Alain Noël estas la nura membro de tiu asocio, kiu posedas sian definitivan legitimkarton. Post pria diskuto, la Administra Konsilantaro decidas submeti la rajtigon far Registrolibro sub la kondiĉo de la akiro de la definitiva legitimkarto de almenaŭ du aliaj Mondcivitanoj de tiu asocio. La Estraro tiam rajtos plunumi la decidon. Tiu decido validos por ĉiuj similaj cirkonstancoj kaj estos integrita en la federacia Reglamento.

Vagaduguo (Burkinio) Souleymane Drabo anoncis sian partoprenon en la seminario. Li konservis sian propran statuson kiel Korespondanto de la Registrolibro, sed je la nomo de CAFES, li patrumas la Mondcivitanan Registrocentron de Vagaduguo, metita sub la estreco de Adama Ben Yahia Traoré, Boukary Zon kaj Jean-Pierre Ouiya. CAFES intencas patrumi aliajn Registrocentrojn laŭmezure de sia propra disvolviĝo tra okcidenta Afriko : Gvineo, Niĝerlando kaj aliaj.

Abiĝano (Eburio) Antoine Kouassi, ĉeestanta, sin devontigis fariĝi Korespondanto de Mondcivitana Registrolibro en Abiĝano, pli aparte en la Esperantista medio. Tiu sindevontigo estos formaligita dum la Seminario de Tutmondismaj Studoj.

3. FINANCAJ AFEROJ

La financa raporto por la jaroj 2008-209 estas aprobita de la Ĝenerala Asembleo en Parizo la 9an de aprilo 2010. La financa spezaro estas sanaj, entute en ekvilibro. Ili ebligas plenumi la kurantajn elspezojn de Mondcivitana Registrolibro kaj la kurantajn balotelektojn al la Kongreso de la Popoloj.

Kotizoj. Pro demando farita de unu el la observantoj, oni klarigas, ke ĉar la monda civitaneco estas identeco, neniu povas esti senigita de tiu identeco pro ia ajn preteksto. Do ne povas esti devigo de jara kotizo, sed morala memvola kontribuado po propraj rimedoj.

Oni rememorigas, ke la normala prezo de la Mondcivitana Legitimkarto estas 15 Eŭroj, sed duonigita por ĉiuj, kiuj havas financajn malfacilaĵojn (t.e. 5.000 CFA F). Apartaj interkonsentoj povas ekzisti inter Mondcivitana Registrolibro (je federacia nivelo) kaj ties filiitaj Registrocentroj.

La kunsido finiĝas je 16a h 30


KONSILIO DE LA MONDCIVITANAJ TERITORIOJ

Kunveno okazinta en la Komunuma Centro de Bè (Lomeo, Togolando) la 3an de septembro 2010, laŭ kunvokado farita la 1an de aŭgusto 2010.

Iu kontribuado en la Seminario de Tutmondismaj Studoj koncernis tiun temon :

  • Historio kaj celoj de la tutmondiĝoj estis klarigitaj
  • La graveco de la tutmondiĝoj estis prezentita laŭ la periodoj kaj la geografiaj situoj : tempo de malvarma milito, nuklea malarmado, konfliktaj situacioj
  • La vojoj de kunlaborado jam prezentitaj dum la kunveno en Creteil (Francio) en marto 2009 estis rememorigitaj.

La nun kunsidanta asembleo plifortigita de la reprezentantoj de la vilaĝo de AHEPE kaj de la komunumo BE, kunsidas kiel Konsilantaro de la Mondcivitanaj Teritorioj. Tiu kunsido estis kunvokita la 24an de julio 2010.

Tial la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj decidas subteni la kampanjon de la organizaĵo " Urbestroj por la Paco ", kiu celas postuli la malkonstruadon de ĉiuj atombomboj antaŭ la jaro 2020 en la kadro de la jardeko 2010-2020 de Unuiĝinta Naciaro por la nuklea malarmado. La Konsilio invitas ĉiun el la Mondcivitanaj Teritorioj same kloodi.

En Lomeo, en la Komunuma Centro de Bè, la 3an de septembro 2010.

Arkivejo de la protokoloj

 

Pri la retejo