La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La Institucio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - Informado
ĜENERALAJ STRUKTUROJ
Civitanoj de la Mondo - Mondcivitanaj teritorioj

(difino) Civitano de la Mondo estas ĉiu homo, kiu konscias pri sia aparteno al la monda komunumo, kondutas konforme al tiu identeco, alvokas por ke la mondaj problemoj estu sub la kompetento de mondaj demokratiaj institucioj.

Ĉu registrita aŭ ne, ĉiu homo rajtas sin diri " civitano de la mondo ".

Registrita civitano de la mondo :

Ĉiu rajtas registrigi sin kiel civitanon de la mondo, sub nenia kondiĉo, nek devena, nek apartena, nek klasa.

La enregistriĝo estas la simpla fakto aldoni sian nomon al listo de homoj, kiuj volas partopreni en la monda demokratio.

Aĝo

Oni povas esti enregistrita kiel mondcivitano je ĉiu ajn aĝo. Por la enregistrado de neplenkreska homo, necesas sur la registriĝilo la subskribo de priresponsanta adolto.

Aparteno :

Ĉiu mondcivitano rajtas aliĝi al iu ajn organizaĵo laŭ sia propra elekto, konforme al la artikolo 20 de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

Monda demokratio

Ĉiuj pli ol 16jaraĝaj mondcivitanoj rajtas voĉdoni dum la mondaj transnaciaj balotelektoj aranĝitaj de Registrolibro de la Mondcivitanoj.

Organizado de la enregistrado :

La mastrumo de la listo de la registritaj mondcivitanoj estas la tasko de la organizaĵo nomita " Registrolibro de la Mondcivitanoj " mallongige : RCM

RCM estas monda memstara transnacia organizaĵo.

La RCM-a funkciado estas asocia kaj demokrata. Kiel asocio RCM konsistas el ĉiuj responsantoj de la registrado (ordinaraj membroj) kaj el volontuloj (asociitaj membroj).

RCM rajtas registrigi statuton en ĉiu ajn lando por ebligi al si, interalie, la aliron al bankaj kaj poŝtaj servoj, aŭ la profiton de certaj avantaĝoj. Ĝi povas delegi tiun enradikiĝon al lokaj aŭ landaj asocioj, kiujn ĝi estos rajtiginta.

Registrocentroj kaj Korespondantoj de RCM:

Por peri sian agadon je loka aŭ landa niveloj, RCM rajtigas asociojn kiel " Registrocentrojn " aŭ unuopajn mondcivitanojn kiel " Korespondantojn de RCM ". La rolo kaj la taskoj de tiuj Registrocentroj kaj Korespondantoj de RCM estas difinitaj per " Direktivoj ".

Geografiaj komunumoj mem deklaritaj "mondcivitanaj teritorioj"

Simbole geografiaj komunumoj sin deklaras "Mondaj teritorioj ligitaj al la monda komunumo" kaj tiamaniere kontribuas per la konsciigo de siaj enloĝantoj en la progreso de la tutmonda demokratio.

La "Tutmondiĝo" estas rimedo por plirapidigi la planedan konsciigon de la homaj problemoj. Dum la enregistrado estas individua faro, la tutmondiĝo estas kolektiva sindevontigo.

La tutmondiĝintaj geografiaj komunumoj rajtas esti reprezentataj en "Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj" kiu estas fako de Mondcivitana Registrolibro.

Sugestoj por helpo al RCM

 

Pri la ttt-ejo