La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La institucio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - Informado
Denaska identeco postulas politikan volon
Esti "civitano de la mondo" estas natura identeco, pri kiu konscias multaj homoj. Tamen sin deklari civitano de la mondo implicas, almenaŭ post tempo, ke la "mondo" ekzistu kiel politika ento fondita sur la demokratio, kio pravigas civitanecon. Post la dua Mondmilito, multaj homoj eksentis la neceson de tia supernacia nivelo, kaj esperis que UN stariĝu sur tiu koncepto. Bedaŭrinde UN instituciiĝis sur inter-nacia fundamento, kaj pro tio sin kondamnis al multaj nepovoj : pli ol 200 inter-naciaj konfliktoj, kiujn ĝi povintus eviti, centmilionoj da homoj perdis la vivon en malhomaj kondiĉoj : pro milito, sed ankaŭ pro malsato, misnutrado kaj la malsanoj, kiuj estis eviteblaj ; al tio aldoniĝu la malŝparo de la krudaj materialoj (promilita strebo, konkurenco kiel ekonomia fundamento … ! ) kaj la grava poluado de la spacoj komunaj al la tuthomaro : maro, maraj fundoj, aero, kaj multaj aliaj problemoj. La inter-naciaj konsentoj povas esti nuligitaj ĉiam ajn de la subskribintaj ŝtatoj kaj tial ne havas garantiatan aplikadon

Fronte al tiu UNa nepovo, kiu evidentiĝis jam de la adopto de la ĉarto, Homa Ligo de la Mondcivitanoj kreiĝis en 1946 ; en 1948 okazis giganta alvoko al la mondcivitaneco por supernaciaj mondaj institucioj : tiam proksimume unu miliono da homoj sin deklaris civitanoj de la mondo. En 1949 naskiĝis la Internacia Registrolibro de la Mondcivitanoj, kies rolo estas la nombrado de tiuj, kiuj tra la planedo, rekonas sin civitanoj de la mondo kaj volas tiun planedan nivelon de demokratio.

La Registrolibro de la Mondcivitanoj plu celas tion. Ĝi laboris de 1963 ĝis nun en la konsistigo de mondaj voĉdonantaj listoj por la Kongreso de la Popoloj. De 1949 ni enregistris ĉirkaŭ 160.000 Civitanojn de la Mondo en 114 landoj.

RCM malfermas registrocentrojn aŭ elektas korespondantojn tra la tuta mondo aŭ partnerece kun gravaj organizaĵoj kaj komunumoj. Ekde 2008 la enregistrigxo estas ebla ankaŭ perrete. Mondcivitana Registrolibro entenas ankaŭ alian agadan fakon : ĝi akompanas la movadon de " tutmondiĝo " de komunumoj kaj publikaj spacoj, kiuj, per demokratio, rekonas sin " monda teritorio ligita al la monda komunumo ". Ili estas la " Mondcivitanaj Teritorioj ".

Surbaze de la enregistriĝoj efektivigitaj kaj de la voĉdonantaro provizita de la tutmondiĝintaj komunumoj kaj de la partneraj organizaĵoj, Mondcivitana Registrolibro estas taskita, de 1963 (kongreso en Bruselo) konsistigi la balotelektajn listojn al la Kongreso de la Popoloj. Kaj pro tio, ĝi partoprenas en la Balotelekta Kontrolkomisiono.

Oni ne scius trop multe taksi la gravecon de la laboro, kiu estis efektivigita de 1949 ĝis nun, sed restas ankoraŭ multo por fari, kaj por tio, ni bezonas pri via helpo.

Daniel Durand

Sugestoj por helpo al RCM

 

Pri la retejo